La Flandra-socialista movado estas fondita per homoj kiuj kredas ke la Flandra politika mondo estu pli maldekstra kaj Flandrema.  Por V-SB, maldekstraj kaj Flandraj postuloj estas nesepareblaj. Tio veris antaŭ jarcento, kiam la Flandroj batalis por sociaj kaj kulturaj rajtoj, kaj ankoraŭ veras, kvankam en alia konteksto. V-SB celas la kreadon de socialista socio kun egalrajtoj, egaloportuneco kaj egaldevoj por ĉiu loĝanto en sendependa Flandrio, for de sendemokrataj kaj kapitalistaj superstrukturoj, sed en kooperacio kaj solidareco kun aliaj liberec-amantaj nacioj kaj landoj.

Kiel socialista asocio, V-SB kredas ke la nuntempa kapitalista sistemo nur servas etan superan klason kaj tute ne la laborantan klason, por kiu kapitalismo nur estas daŭranta danĝero de vivkondicioj. Laŭ V-SB, la nuntempaj problemoj sociaj kaj ekologiaj nur eblas esti solvata per interŝanĝo de la ekzistanta sistemo kun socio kie la bazaj principoj estas la solidareco kaj la demokrata decidpovo socia kaj ekonomia, per kio suvereneco estas refondita kaj plifortigita.

V-SB konsideras Belgion kiel konstruaĵo nur servanta la Belgan kaj mondan grandkapitalon, kaj limiganta suverenecon kaj evoluiĝon de homoj en sia teritorio. V-SB ankaŭ pensas ke la iĝo de socialista strukturo nur povas okazi se ĝi inkludas komprenon de la nacia konteksto. Pro tio, V-SB celas la fondigo de novan ŝtaton socialistan enhavante la teritorion de la nuntempa Flandra Regiono, inklusive Bruselo.

Pro la menciita kredo en la neceso de suvereneco, V-SB kontraŭas ĉiun politikon kiu klopodas malkreski aŭ detrui ĝin, pere de sendemokrataj supernaciaj strukturoj. Tamen tio ne signifas ke V-SB celas socialisman Flandrion kiel soligita paradiza insulo; V-SB kredas ke indas kaj endas internacia kunlaboro, do V-SB subtenas naciojn kaj movadojn eksterlandaj kun similaj celoj. Pro tio, V-SB kontraŭas iu ajn formon de Flandra naciismo kiu sin prezentas kontraŭvalona aŭ nur celas Flandran sendependecon por nuligi la solidarecon kun niaj sudaj najbaroj.

Kiel Flandroj, V-SB konsideras ĉiun homon kiu vivas en la teritorio de la estonta Flandra ŝtato, sen diskriminacio surbaze origino, sekso, religio, lingvo aŭ aliaj negravaj specifoj. En la Flandra Ŝtato, kulturaj rajtoj de minoritatoj devus esti garantita. Sed tio ne valorigas la kreadon kaj daurxigon de paralelaj socioj kiuj detruus la sociaj rilatoj.